Laŭ la popola legendo, Sankta Georgo estis romia militisto kiu naskiĝis en la 3a j.c. en Kapadokio (Turkujo). Tiu soldato, servanta la paganan Dioklecianon, rifuzis ekzekucii edikton de la imperiestro, laŭ kiu li devis persekuti la kristanojn. Sekve, li estis martirigita kaj senkapigita antaŭ la popolo. Oni baldaŭ ekkultis la sanktulon en la orienta parto de la Romia Imperio kaj ekestis imagoplenaj kaj fantaziaj rakontoj rilataj al li.

La plej populara versio de la mito estas tiu de la kavaliro Sankta Georgo kiu kuraĝe batalas kaj venkas la drakon. Ĉi tiu legendo famiĝis en la tuta Eŭropo ĉirkau la 9a j.c. sub la nomo “Aŭra legendo” kaj estis kompilita de Jakobo da Varaze (lat. Iacobus de Voragine) en 1264 ene de la libro “La Legendo de la Sanktuloj”. La heroaĵo okazis en Libio.
Laŭ la en katalunio plej disvastigita legendo (tiu de Montblanc -Monblank – Taragono) iam staris tie terura drako, kiu konstante masakris la lokajn kamparanojn kaj brutaron. Por ĝin pacigi, oni ĉiujare devis oferi al la monstro homon lote elektitan. La sorto indikis la filinon de la reĝo, kiu certe estus mortinta se la bela armata kavaliro ne estus alfrontinta kaj mortiganta la sovaĝan drakon. Laŭ la legendo el la verŝita sango naskiĝis ruĝa rozujo.
Tial la geamantoj reciproke donacas rozojn, oni diras…
Pri la libroj, tio ja estas alia historio…
Kompilita kaj prilaborita de R.R.S.